Job 15

1Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris: 2Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj? 3Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas. 4Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas preĝon antaŭ Dio. 5Ĉar via malbonago instigas vian buŝon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj. 6Vin kondamnas via buŝo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraŭ vi. 7Ĉu vi naskiĝis la unua homo? Ĉu vi estas kreita pli frue ol la altaĵoj? 8Ĉu vi aŭdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la saĝon? 9Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas? 10Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro. 11Ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta? 12Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj, 13Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron, Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn? 14Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava? 15Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj, Kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj: 16Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon. 17Mi montros al vi, aŭskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos, 18Kion saĝuloj diris kaj ne kaŝis antaŭ siaj patroj, 19Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili: 20Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kaŝita antaŭ li; 21Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto. 22Li ne esperas, ke li saviĝos el mallumo; Kaj li serĉas ĉirkaŭe glavon. 23Li vagadas, serĉante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo. 24Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel reĝo, pretiĝinta por batalo; 25Pro tio, ke li etendis sian manon kontraŭ Dion Kaj kontraŭstaris al la Plejpotenculo, 26Kuris kontraŭ Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj ŝildoj. 27Li kovris sian vizaĝon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn. 28Li loĝas en urboj ruinigitaj, En domoj ne loĝataj, Destinitaj esti ŝtonamasoj. 29Li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos, Kaj lia havaĵo ne disvastiĝos sur la tero. 30Li ne forkliniĝos de mallumo; Flamo velksekigos liajn branĉojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia buŝo. 31La erarinto ne fidu vantaĵon, Ĉar vanta estos lia rekompenco. 32Antaŭtempe li finiĝos, Kaj lia branĉo ne estos verda. 33Lia nematura bero estos deŝirita, kiel ĉe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel ĉe olivarbo. 34Ĉar la anaro de la hipokrituloj senhomiĝos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton. 35Ili gravediĝis per malpiaĵo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicaĵon.

Copyright information for Esperanto